Wiki

Clone wiki

Konvertado de ReVo / Home

Konvertado de ReVo (vortaro de Esperanto) en aliaj formoj. Ĝis nun, nur la konvertado al formo de Kobo estis farita.

Kiel instali la vortaron en Kobo:

Alklaku vorton Downloads supre por elŝuti dosieron.

Kopiu la vortaro-dosieron dicthtml-eo.zip al ".kobo/dict/" ĉe Kobo. Vi bezonas ankaŭ renomi la dosieron al "dicthtml.zip", "dicthtml-it.zip", "dicthtml-es.zip" aŭ "dicthtml-pt.zip". Kobo ne konas Esperanton, do vi ne povas uzi "dicthtml-eo.zip", kaj vi povas skribi vortojn en serĉilo nur en tiuj lingvoj.

cp dicthtml-eo.zip /media/KOBOeReader/.kobo/dict/dicthtml-it.zip

Kelkaj bildoj

Serĉilo en Kobo Unua paĝo Dua paĝo

Klarigoj pri la ekrano de Kobo

Unua paĝo kun numeroj por klarigo

  1. Butono por reveni al serĉilo.
  2. Titolo de la legata libro.
  3. Lingvo de la vortaro-dosiero, kiel priskribita en la instrukcio de instalo.
  4. Butonoj por turni paĝojn.

Updated